En la programo de la Malferma Tago estos ankaŭ unu premiero: "La Estraro
de TEJO respondas". Tio eblos, ĉar la estraranoj de TEJO kunvenos en
Roterdamo en la sama semajnfino. Ne povus esti pli bona ŝanco por
informiĝi pri la aktualaj kaj estontaj aktivaĵoj de TEJO! Legu pli:
https://www.facebook.com/events/1471062526510008/ Kaj aldone post la
fino de la Malferma Tago, estos malferma renkontiĝo por tiuj, kiuj ŝatus
renkonti la Estraron de TEJO tie. Vian intereson kaj aliĝemon indiku ĉe
oficejo ĉe tejo.org - la detalojn ni
priparolos kun tiuj, kiuj indikis intereson ĉe tiu adreso ĝis la 25a de
novembro.